查看原文
其他

纪念Detlev Blanke诞辰80周年

刘海涛 计量语言学
2024-09-03

今天是Detlev Blanke博士诞辰80周年的日子。Blanke是当代最著名的国际语语言学研究者,也是对我学术生涯影响最大的学者之一(参看“我的世界语研究之路”)。五年前,他意外离世,当时在“中国报道社”工作的臼井裕之先生第一时间约我写了篇纪念文章。文章于2016919日分两次发表在http://esperanto.china.org.cn/,缩略版后又刊于Esperanto Studies8期。在今天这个特殊的日子,我们重发此文,以表怀念之情。不懂Esperanto,而又对内容感兴趣的朋友,也许这是一个测试机器翻译的好机会。




Multaj kiuj konis Detlev Blanke certe konsentos kun mi, se mi karakterizas lian personecon per jenaj vortoj: helpemo, kunlaboremo, afableco, vigleco. Mi povas ankaŭ diri, ke li estis kompetenta sciencisto, instigema mentoro, kaj honesta idealisto. Sed tiom multaj viveroj ligis nin du, ke ni fariĝis pli ol amikoj kaj fakaj kolegoj.

 

    Por mi fakte Detlev Blanke estis la"spirita patro", kiel skribas Renato Corsetti en la sekva retmesaĝo je 2004-08-09 al mi. La mesaĝo temis pri mia prelego en Strategia Forumo dumla 89-a UK en 2004. Renato kopie sendis ĝin ankaŭ al Detlev skribante: Detlev, vi ricevas kopion, ĉar vi estas la spirita patro de Liu Haitao, kaj vi rajtas patre fieri pri li.


Detlev Blanke (1941-2016)

 

    En 2009 aperis mia ĉinlingva libro Dependa gramatiko: el teorio al praktiko, kiu baziĝas sur mia doktora disertacio. En ĝia postparolo mi dankas Detlev per jenaj vortoj: Liaj multjaraj instigoj kaj subtenoj igis min kredi, ke lingvistiko estas eble la destino de mia vivo.

 

    Detlev siaflanke iam skribis al mi jenon, kaj tion mi ofte rememoras eĉ nun: Mi certas, ke ankaŭ en via ĉefa profesio vi estas brila. Tamen, pri interlingvistiko en via grandega lando krom vi, apenaŭ iu serioze okupiĝas. Vian vivo-kontribuon"por la eterneco" oni eble ne mezuros laŭ via laboro en via entrepreno (retmesaĝo, 2000-04-16). Tiam mi pretiĝis ŝanĝi mian profesion de tiu de inĝeniero en entrepreno al tiu de profesoro en universitato.

 

 

La komenco


    Do kiel mi renkontis mian "spiritan patron"? En 1981 mi komencis lerni Esperanton, kaj en la fino de 1987 interesiĝis pri interlingvistiko kaj esperantologio. Tamen mi ne povis trovi fakajn dokumentojn pri la temo. Tiam mi loĝis en Qinghai, okcidenta Ĉinio, malproksime de grandaj urboj. Mi kredas, ke siatempe kie ajn en Ĉinio estis malfacile trovi tiajn materialojn, aŭ eĉ nun la problemo ekzistas. Do, ĉirkaŭ la jarkomenco de 1988 mi skribis al Detlev por peti lian helpon. Mi klare memoras, ke je 1988-04-25 mi ricevis du germanlingvajn librojn de Detlev: Internationale Plansprachen (Internaciaj Planlingvoj) kaj Esperanto und Wissenschaft (Esperanto kaj Scienco). Ilin Detlev ekspedis je 1988-04-07, kiel montras liaj subskriboj en la sekvaj fotoj.

 

Internationale Plansprachen kun la subskribo de Detlev


 

Esperanto und Wissenschaft kun la subskribo de Detlev

 

    Fakte, la du libroj malfermis al mi la pordon al interlingvistiko kaj esperantologio. Retrorigardante la historion de interlingvistiko, Internationale Plansprachen jam fariĝis klasika verko en la kampo. Do, dank' al Detlev mi vere havis bonan komencon al la vojo de interlingvistiko.

 

    En 2011, okaze de la 70-jariĝo de Detlev, Ulrich Becker redaktis bibliografion de la publikaĵoj de Detlev Blanke. La bibliografio enhavas 1284 dokumentojn verkitajn de Detlev en 1958-2011. Sendube, ĉiuj dokumentoj estas gravaj por koni la akademiajn ideojn de Detlev. Sed plej multe influas min ĝis nun Internationale Plansprachen krom la pli posta Interlinguistische Beiträge (Interlingvistikaj Kontribuoj).

 

 

Ni neniam renkontiĝis fizike, nur koresponde


    Estas tre bedaŭrinde, ke ni neniam renkontis unu la alian. Detlev ĉeestis la 71-an UK-on (1986) en Pekino, sed mi ne, pro la siatempa studrestado en Usono. La alian, 89-an UK-on (2004) en Pekino mi partoprenis, sed Detlev ne. Foje ni ja diskutis eblecon de nia renkontiĝo, kiel Detlev skribis je 2000-04-17: Vi povus veni nur al Berlino por 2-3 semajnoj (au malpli, laŭ viaj ebloj) kaj trankvile labori en nia esplorejo (fakte aparta domo). De Berlino eblus atingi diversajn interesajn homojn kaj lokojn dum 3-8 horoj: ekz. Schubert, biblioteko de Aalen, Fiedler en Leipzig ktp. Kompreneble, vian kompletan restadon ni kovrus.

 

Ni tamen multege korespondis unue per paperaj leteroj kaj poste per retmesaĝoj. En la daŭro de 28 jaroj, t.e. ekde la komenco de 1988 ĝis la subita forpaso de Detlev en aŭgusto 2016, ni interŝanĝis pli ol 1000 leterojn kaj retmesaĝojn!

 

Listo de kelkaj retmesaĝoj senditaj de Detlev al mi en 2006



La unua retmesaĝo de Detlev al mi (1998-05-05)

 


La lasta retmesaĝo de Detlev al mi (2016-06-28)

 

 

Detlev sendadis al mi librojn kaj dokumentojn


    Dum tiuj jardekoj Detlev ankaŭ sendis al mi sume pli ol 100 gravajn librojn kaj aliajn dokumentojn pri interlingvistiko. En diversaj etapoj, por certigi la alvenon de la senda ĵoj Detlev ĉiam petis min sendi al li mian adreson en ĉinaj ideogramoj kiel montrite sube:


Mia adreso-etikedo en ĉinaj ideogramoj sur sendaĵo de Detlev

 

Tiam la libroservo de UEA ofte ricevis multajn mesaĝojn de Detlev kun simila enhavo kiel tiu ĉi datita je 2001-09-07: Kara Simo, (...) mi mendas por LIU Haitao la Suplementon al la bibliografio de disertacioj de Symoens. Bv.sendi la materialon al li kaj ŝarĝi mian konton. Amike, Detlev. Sendube, mi ne estus fariĝinta interlingvisto sen Detlev.

 

Krom interlingvistiko, miaj aliaj esplorkampoj estas komputila lingvistiko kaj kvanta lingvistiko, kaj tiujn ne studis Detlev. Tamen, Detlev helpis min ankaŭ por trovi necesajn librojn kaj dokumentojn en tiuj kampoj, se mi ne povis akiri ilin aliamaniere, precipe dum mia doktoriĝo. Li ankaŭ helpis min deĉifri malfacilajn germanajn frazojn, kiam miaj scioj de la germana ne plu helpis min.

 

 

Memoroj pri viveroj


    Krom la fakaj helpoj donitaj de Detlev al mi, por mi la plej memorindaj estas aferoj pri la vivo. Kelkajn ekzemplojn mi eltiras el la retmesaĝoj de Detlev al mi:

 

    -Ĉiutage ĉe ni oni aŭdas informojn pri la nova pulm-malsano SARS. Ĉu via universitato funkcias normale? Aŭ ĉu estiĝis problemoj? Se oni ne baldaŭ ion povos fari, mi timas pro la UK en 2004. Kiel fartas vi kaj via familio ? (2003-04-24)

 

    -Ni aŭdis kaj vidis (en TV) pri la terurega tertremo en via lando. Wera kaj mi esprimas al via popolo nian solidarecon kaj kunsenton. (2008-5-14)

 

    -Wera kaj mi tre kore gratulas al vi pro via sukcesa defendo de via doktora disertacio. Ekde kiam ni konatiĝis kun vi, ni rapide ekkonsciis pri via nekutima talento, multflankeco kaj grandega laborpotencialo. Pro tio ni siatempe admiris vian profesiŝanĝon kaj la karieron, kiun vi komencis kiel profesoro. Do, ni deziras al vi pluajn sukcesojn kaj ne dubas pri tio, ke ni iam persone - vidalvide - konatiĝos kun vi helpe de Esperanto. (2006-05-27)

 

    Ve! Kia bedaŭro, ke por mi neniam eblos vidalvide renkonti Detlev...

 

 

Detlev konsciigis min pri la grava influo de sociaj faktoroj en la homa lingvo


    Ŝajne jam de komence estis grava simileco inter Detlev kaj mi. Pri tio Renato Corsetti skribas en la retmesaĝo al mi je 1998-05-20: Via interesiĝo pri interlingvistikaj materialoj estas same granda kiel tiu de Detlev. Nia interesiĝo pri interlingvistikaj materialoj esence radikiĝis en niaj amo al interlingvistiko kaj volo disvastigi tian amon al la mondo per scienca metodo.

 

Sed pri kia interlingvistiko temas? Tiurilate mi ricevis de Detlev profundan fakan kaj spiritan edifadon. Tiu edifado okazis tra amaso da leteroj kaj retmesaĝoj interŝanĝitaj inter Detlev kaj mi kaj libroj kaj dokumentoj senditaj de Detlev al mi. La plej grava influo kiun Detlev donis al mi verŝajne koncernas bazajn vidpunktojn pri lingvistikaj esploroj.

 

Mallonge dirite temas pri la konstato, ke lingvo ne estas pura sistemo de simboloj, kaj ke ajna lingvistika esploro ne devas malatenti la homajn faktorojn. Tio estas valida ne nur por interlingvistiko, sed ankaŭ por kvanta lingvistiko.

 

Mi iam skribis en mia komparo inter Internationale Plansprachen de Detlev kaj Interlinguistik de Alicja Sakaguchi: El scienca vidpunkto, la du komparataj monografioj konsidereblas kiel gravaj bazoŝtonoj, sur kiuj konstruiĝos la interlingvistika domego. Ni ne forgesu ke sociologio ĉefe kungluas la konstruaĵon de Blanke, kaj lingvistiko tiun de Sakaguchi. Ili ambaŭ konstruas samtipan domegon, sed per iom malsamaj gluaĵoj. Tiuj du gluaĵoj reprezentas la ĉefajn tendencojn de interlingvistika konstruado kaj formiĝo.

 

    Tie, kie mi diras ke lingvistiko kungluas la domegon de Sakaguchi, fakte mi volis diri ke la semiotiko ludas gravan rolon en ŝia libro. Tamen, en la verkoj de Detlev ni povas facile rimarki lian emfazon de la influoj de sociaj faktoroj al lingvaj evoluadoj kaj aliaĵoj.

 

    Laŭ mia nuna kompreno estas tre inde kaj ankaŭ ende konsideri la sociajn aŭ homajn faktorojn en lingvaj esploroj, ĉar homoj, kiel la kreintoj kaj uzantoj de lingvo, ne vivas en vakuo. La socia ĉirkaŭaĵo kaj kogna strukturo de la homo sendube influas la multajn flankojn de la homa lingvo. Por konsciigi min ĝuste pri tio Detlev ludis tre ŝolosilan rolon, kaj pri tio mi estas profunde danka al li.

 

 

La ideo danki lin per festlibro venis al ni per la maniero: du homoj unu penso


En la fino de 1999 mi konsciiĝis, ke Detlev festos sian 60-jariĝon en 2001. Pro la grandaj meritoj de Detlev en la interlingvistika kaj planlingva terenoj inde havi unu festlibron en lia 60-jariĝo, mi pensis. Tamen, redakti tian libron ne estas facila tasko. Do, mi skribis al d-ino Sabine Fiedler pri ebla kunredaktado komence de 2000. Tuj mi ricevis respondon. Ŝi skribis i.a.: Estas proverbo en la germana lingvo (...):Du homoj unu penso. Mi komencas mian leteron per menciado de tiu proverbo, ĉar dum la pasintaj du semajnoj mi okupiĝis pri tiu ideo. Sur mia skribotablo jam kuŝas listo kun nomoj de eblaj kontribuontoj al la festlibro.

 

    Ni sendis al eblaj kontribuontoj alvokon je 2000-01-27. Tuj reagis Humphrey Tonkin kaj Probal Dasgupta, kaj sekvis aliaj. Ĉio iris glate, kvankam kompreneble necesis grandega kvanto da komunikado inter ni, la redaktoroj, kaj la aŭtoroj.


La kovrilpaĝo de Studoj pri Interlingvistiko/Studien zur Interlinguistik, la festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev

 

    Fine la festlibro ampleka je 736 paĝoj kaj kun 43 kontribuaĵoj ĝustatempe eliris el la presejo antaŭ la 60-jariĝo de Detlev. Li skribis al mi je 2001-06-12: Mi ĵus revenis el la sudo de Germanio kaj finfine povas tre kore danki vin pro la grandioza festlibro, kiun vi kaj Sabine pretigis por mi. Ĝi estis la plej bela naskiĝtaga donaco, kiun mi povis imagi. En la kadro de la Germana Esperanto-Kongreso en Ludwigshafen ĉe la rivero Rhein Sabine faris paroladon kaj publike transdonis al mi ekzempleron de la libro. Ankaŭ la eldonisto faris paroladeton. Mi dankis al ĉiuj, inkluzive de vi, kompreneble. Nun mi tute ne povas laŭmerite danki al vi, ĉar tio postulus kelkpaĝan leteron. Mi simple esprimas mian ĝojon, ke mi trovis tiel inteligentan, kreivan, diligentan kaj simpatian amikon en Ĉinio. Estas al mi plezuro ankaŭ estonte iom helpi, ke via interlingvistika biblioteko kresku.

 

    Mi ĝojas ĝis nun, ke mi tiel sukcese povis kuniniciati kaj efektivigi omaĝon al Detlev. En la interreto oni ankoraŭ nun povas facile legi la festlibron ĉe: http://www.lingviko.net/db/index.htm.

 

 

Mia respondo al la demando: kiu leviĝos por daŭrigi lian vivo-verkon?

 

    Reinhard Haupenthal enskribis sur kondolencilo de la retejo de la Gesellschaft für Interlinguistik (GIL, Societo pri Interlingvistiko) jene (2016-08-26): Mutadis mutandis por Blanke validas, kion Zamenhof, en sia Bulonja laŭdacio diris pri Schleyer: Se la ideo de interlingvistiko iam venkos la mondon, la nomo de Blanke okupos por ĉiam la plej honoran lokon kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Sendube, li pravas. Laŭ mi, Detlev estas la patro de moderna interlingvistiko.

 

La retejo de Detlev, ĉe kiu la tempo haltis je 2016-08-18. Post du tagoj li forlasis nin...

 

    Detlev estas multflanka kaj neanstataŭigebla en la historio de interlingvistiko. En la ĉi-supre menciita enskribo Haupenthal ankaŭ demandas nin jene: La torĉo falis el lia mano: ĉu ĝi dronis kun li en la Lago de Tornow? Kiu leviĝos por daŭrigi lian vivo-verkon? Mia respondo estas, ke ni malfacile tuj trovos iun kiu pluportos la torĉon de Detlev, tamen ni eble poste trovos ke pluraj personoj kune ĝin pluportos. Mi volas fariĝi unu el tiuj pluraj. Se uzi la metaforon de patro/filo, mi certe ne estas lia "solfilo" sed unu el liaj "gefiloj", kiuj kune pluportu lian torĉon.

 




P.S. 还记得2016年6月28日Blanke给我的最后那封邮件吗?他问我是否有人研究过世界语和中国语言文字改革关系的问题,我说没有,但我可以招一个博士生来研究。接着,亚蓝来到了浙大跟我读博,于是,就有了一年后发在LPLP的这篇文章。我能感受到,在遥远的天堂,Detlev读到这篇文章后的喜悦。在文章的题记里,我们写到 "In memory of Dr. Detlev Blanke (1941–2016), who inspired us to begin this investigation"。


    当然,我们也会努力沿着Detlev开创的国际语语言学之路继续走下去,因为在这“百年未有之大变局”,人类更加迫切地需要公平、公正、高效的国际语。



Pri la aŭtoro:


Prof. d-ro Liu Haitao diplomiĝis pri elektrotekniko de la Universitato Xi'an en 1983. De 1983 ĝis 2002 laboris kiel inĝeniero, supera inĝeniero kaj eminenta inĝeniero en la Aluminia Kompanio de Ĉinio (CHALCO), Xining kaj Pekino. De 2002 ĝis 2010 profesoro en la Komunika Universitato de Ĉinio, Pekino. En 2006 doktoriĝis ĉe la sama universitato. Ekde 2010 ĝis nun eminenta profesoro de la Universitato Zhejiang, Hangzhou, Ĉinio. Aŭtoro de ĉ. 150 publikaĵoj pri lingvoj kaj lingvistiko. Ĉefaj esplorkampoj: kvanta lingvistiko, dependa gramatiko, lingvaj kompleksaj retoj, lingvo-planado kaj lingvo-politiko kaj interlingvistiko. En 2016 estis elektita al la Akademio de Esperanto.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki(臼井裕之)


继续滑动看下一个
计量语言学
向上滑动看下一个

您可能也对以下帖子感兴趣

文章有问题?点此查看未经处理的缓存